Esperantujo bezonas viajn verkojn. Citaĵo de Piron.

REDAKTADO

Mi estas esperantisto de jardekoj, kun instru-trejniĝo kaj KER-atestilo pri la nivelo C1. Mi pretas kontroli vian tekston pri gramatiko kaj stilo.

Kontaktu min pri redaktado

TRADUKADO

Ĉu por retmesaĝo aŭ retpaĝo, ĉu por libro, filmo aŭ videoludo, mia tradukservo estas je via dispono.

Kontaktu min pri tradukado

VOĈAKTORADO

Mia voĉaktora sperto inkluzivas cxefrolojn en plenlongaj dublitaj filmoj, kaj la defie elparoleblan ĉapitron pri “Knaĥoŝveŭpsceg” en la bedaŭrinde ne-publikita aŭskultolibro de “Rakontoj prapatraj pri nia lando antaŭ multaj jarcentoj kiam okazemis mirindaj aferoj” de Dr. David Jordan. Mi antaŭĝuas voĉigi vian verkon.

Kontaktu min pri voĉaktorado

Kiel mi povu helpi vin?

Ĉu vi havas ideon por projekto kiun vi ankoraŭ ne realigis? Lasu min kuraĝigi vin kaj ni trovu vojon en la mondon por via kor-projekto.

Kontaktu min